Verkisto
Paiva Netto ricevis la 28an de junio 1999, en San-Paŭlo, la Trofeon Super Cap de Ouro en la kategorio Verkisto de la Jaro. Li membras ĉe Associação Brasileira de Imprensa – ABI (Brazila Asocio de Amasinformiloj), ĉe Federação Nacional dos Jornalistas — Fenaj (Nacia Federacio de Ĵurnalistoj), ĉe Sindicato dos Jornalistas do Rio de Janeiro (Sindikato de la Ĵurnalistoj de Rio-de-Ĵanejro), ĉe Sindicato dos Trabalhadores em Empresas de Radiodifusão do Rio de Janeiro (Sindikato de Laboristoj en Entreprenoj de Radio-elsendado el Rio-de-Ĵanejro), ĉe Sindicato dos Escritores do Estado do Rio de Janeiro (Sindikato de la Verkistoj de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro) kaj ĉe União Brasileira de Compositores – UBC (Brazila Unuiĝo de Komponistoj).
Li verkas en diversaj gazetoj en Brazilo, kaj ankaŭ en kelkaj internaciaj informiloj. La usona verkisto Errol Lincoln Ulys rimarkigis ke "Paiva Netto, estante praktika homo, ne malhavas animon de poeto”. Laŭ opinio de la majstro de profesoroj Moacir C. Lopes, "li estas multetalenta verkisto”. Kaj laŭ difino de profesoro kaj literaturisto José Cretella Jr., "li estas tre lerta stilisto, ĉiam ĝisdata pri la novaĵoj”.
Li aŭtoras plurajn beletrajn verkojn kiuj jam superis 4 milionoj da venditaj ekzempleroj, el kiuj elstaras la tri volumoj de la kolekto "O Apocalipse de Jesus para os Simples de Coração": As Profecias sem mistério, Somos todos Profetas, Apocalipse sem medo (Apokalipso de Jesuo por la Simplaj Koroj: La Profetaĵoj sen Mistero, Ni ĉiuj estas Profetoj, Apokalipso sen timo), Crônicas & Entrevistas (Kronikoj & Intervjuoj), Como Vencer o Sofrimento (Kiel Venki Suferon) kaj Reflexões da Alma (Meditadoj de la Animo). Multaj el tiuj titoloj jam estis tradukitaj al dekoj da idiomoj.
Post la libro As Profecias sem Mistério (La Profetaĵoj sen Mistero), la ĉampiono de 1998, kiu vendis pli ol 150 mil ekzemplerojn, li ripetas la sukceson: la verko Somos todos Profetas (Ni ĉiuj estas Profetoj), publikigita de Editora Elevação, fariĝis alia vendĉampiono de verkisto Paiva Netto, la plej vendata ĉe la 9a Internacia Libro-Bienalo en Rio-de-Ĵanejro kaj ĉe 1a Internacia Libro-Salono en San-Paŭlo, la du plej homamasaj libraj eventoj en la Lando, okazintaj en aprilo-majo 1999. Per tiu laboraĵo, la aŭtoro atingas tiel same mirigajn vendonombrojn kiel per la antaŭa, kaj ĝi figuras ĝis hodiaŭ en la listo de la plej vendataj titoloj en la ĉefaj brazilaj librejoj.
La diferenca kaj aktuala maniero kiun la verkinto utiligas por diserti pri la temoj entenataj en la Apokalipso de Jesuo, la fina parto de la Sankta Biblio, ade konkeras legion de fanoj. Homoj el ĉiaj sociaj klasoj plenumantaj la plej diversajn profesiajn aktivecojn povas trovi en tiu traktaĵo veran fonton de utilaj instruoj por la ĉiutago.
Penindas substreki ke en 1998 kaŭzis grandan furoron la verko As Profecias sem Mistério (La Profetaĵoj sen Mistero) en la plej multenombraj naciaj kaj internaciaj eventoj de la literatura kampo, por ekzemplo la 50a Libro-Foiro de Frankfourt, Germanio, kaj ankaŭ Liber’98 – 16a Internacia Libro-Foiro de Hispanio, en Barcelono. Kaj la sukceso ne ĉesas tie. Ĝi transpasis landlimojn kaj atingis centojn da librobretoj en Portugalio, kaj krome ĝi estis mendita de librejoj specialigitaj pri portugallingvaj verkoj en Japanio, Germanio kaj Nederlando. Ĝia plej freŝa eksporto okazis al Usono, mende de la giganta Barnes & Noble, la plej granda reto de librejoj en la mondo. Tiaj rezultoj ŝuldiĝas al la bonaj komentarioj pri la brazila fenomeno en la nacia kaj fremda merkatoj.