Verkisto Alcione Giacomitti komentas artikolon de Paiva Netto pri bioetiko

San-Paŭlo, Brazilo – Per sia artikolo Dio, bioetiko kaj sintezita genaro, ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto elstarigas la novajn malkovrojn de scienco, nome la unuan vivantan sintezitan organismon, kiel la amaskomunikiloj lastatempe substrekis, emfazante la gravecon de etiko kaj de Solidareco ankaŭ sur tiu kampo de homa scio. Per la teksto, la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV) memorigis krome la intervjuon donitan al la verkisto kaj produktanto de TV Alcione Giacomitti, komence de la jaro 2000, por la libro Pilieroj de Saĝeco por Nova Mondo, kies aŭtoro estas la produktanto mem, lanĉita de Eldonejo Elevação.

- LEGU la artikolon de ĵurnalisto Paiva Netto: Dio, bioetiko kaj sintezita genaro.
- Sendu vian komenton, ankaŭ!

La produktanto de TV legis la artikolon kaj tuj sendis dankan retmesaĝon al la ĉefgvidanto de LBV. Per tiu mesaĝo, s-ro Alcione emfazis, ke kvankam li estas for de Brazilo, tamen li akompanas la vortojn de la ĉefgvidanto de la Institucio. "Teknologio faris, ke ĉiu loko en la mondo estas proksima. Ĉi-momente, mi sidas en retkafejo, ĉe la piedo de montaro Machu Picchu, ĉi tie en Peruo, kie mi kondukas grupon da 35 brazilanoj al tiu speciala loko", asertis la verkisto, kiu dankis ankaŭ por la mencio al la "honoriga intervjuo", kiel ĝin difinis Giacomitti, kun ĵurnalisto Paiva Netto: "Dankon por la memoraĵo. Antaŭ tri tagoj mi faris prelegon al tiu grupo [de brazilanoj en Peruo] dum nia vojaĝo, kaj per ĝi mi memoris same pri Monda Forumo Spirito kaj Scienco*, de LBV, kiun vi elpensis (...). Estu ĉiam sana, luma kaj paca... Estimoplenan ĉirkaŭbrakon de via amiko, Alcione Giacomitti".

*Monda Forumo Spirito kaj Scienco, de LBV – La ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo kreis en la jaro 2000 la Mondan Forumon Spirito kaj Scienco, de LBV, kiu fariĝis la plej granda movado en la mondo por formado de novaj paradigmoj de homa penso, surbaze de kuniĝo kaj interŝanĝado inter scienca kono kaj diversaj religiaj tradicioj, kaj en ĝi jam partoprenis homoj kiel la usona astronaŭto Edgar Mitchell, membro de la ŝipanaro de Apollo 14, sesa homo, kiu surpaŝis la lunan surfacon, kaj ankaŭ de Alexander Lazutkin, rusa kosmonaŭto kiu partoprenis la ŝipanaron de Misio MIR-23; kaj ankaŭ de kvantumfizikistoj kaj verkistoj Amit Goswami (Usono), Patrick Drouot (Francio), Waldyr Rodrigues (Brazilo); kaj ankaŭ de la brazila astronomo Ronaldo Rogério de Freitas Mourão; de la franca psikologo kaj edukanto Pierre Weil (1924-2008); de la tibeta lamao Chagdud Tulku Rinpoche; krom aliaj gravaj homoj. Tiu evento proponas pli ol konstantan teorian debaton, sed stimulas la praktikigon de siaj proponoj en la pragmata kampo de la sociaj realigoj.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva