Paiva Netto kaj d-ro Andrei Abramov (de UN) en afabla renkonto


La reprezentanto de UN, d-ro Andrei Abramov (maldekstre), estas akceptata de Paiva Netto kaj lia edzino, s-ino Lucimara Augusta.

Rio-de-Ĵanejro, Brazilo – Ĉi-sabate vespere (la 20an), en la filio de la Institucio situanta en la ĉefurbo de la subŝtato Rio-de-Ĵanejro, la direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), José de Paiva Netto, akceptis en sia laborĉambro d-ron Andrei Abramov, estro de la Sekcio pri NRO-j de la Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN/DESA). La afabla renkonto kronas la serion de oficialaj vojaĝoj, kiujn la reprezentanto de UN plenumis en Latinameriko por partopreni la 7an Intersektoran Forumon Reto Solidara Socio, de LBV.

  • Paiva Netto kaj lia edzino, s-ino Lucimara Augusta, salutas d-ron Abramov. Surfote aperas Raquel Bertolin, plenuma sekretariino de la prezidantejo.
Dum la neformala parolado, la ĉefgvidanto de Legio de Bona Volo raportis pri la historio de la Institucio kiu, la 1-an de januaro 2010 (Tago de la Universala Kunfratiĝo), memorfestis sian 60-jariĝon da fruktodonaj realigoj favore al valorigo de la Homo kaj ties eterna Spirito. Li kaptis la okazon por prezenti al d-ro Abramov resumon pri la defioj travivataj por subteni tian Institucion kia LBV (unu el la plej grandaj organizaĵoj de la civila socio en la planedo).

Nur por ke oni havu ideon pri la impona rezulto de la agadoj de la Verko, nur en Brazilo, en 2009, estis plenumitaj pli ol 8 milionoj da helpoj al malriĉaj civitanoj, kiel konfirmis la socia bilanco de LBV, kontrolita de Walter Heuer (sendependaj aŭditoroj ne ligitaj al la Institucio), laŭ iniciato de la direktoro-prezidanto de la Institucio, multe pli frue ol la enlanda leĝaro tion postuli.

  • Paiva Netto parolis kun d-ro Abramov pri Rusio, devenlando de la eminenta vizitanto.
Krom montriĝi tre impresita pro la granda sukceso de Paiva Netto en la gvidado de la Institucio, la reprezentanto de UN laŭdis aliajn notindajn trajtojn de la ĉefgvidanto de LBV (edukisto, verkisto, ĵurnalisto, radipreleganto, poeto kaj komponisto).

La gastiganto parolis kun d-ro Abramov pri Rusio, devenlando de la vizitanto. Li menciis la gravan kulturan heredaĵon de tiu nacio al la klasika muziko. Li speciale reliefigis la laboron de famaj komponistoj kiel Sergei Prokofiev, Tchaikovsky kaj Aleksandr Borodin.

LBV BONFARAS AL LA POPOLO!

Krom la antaŭprogramitaj kompromisoj reprezenti Unuiĝintajn Naciojn en la Intersektora Forumo de LBV, d-ro Andrei rezervis parton de sia tempo por iom konatiĝi kun la agadoj de LBV en Brazilo, en la urboj San-Paŭlo/SP, Braziljo/DF kaj Rio-de-Ĵanejro/RJ, kaj en Bonaero, ĉefurbo de Argentino.


PACA KAJ FRATECA ITINERO (1) La reprezentanto de UN faras viziton al LBV en Argentino; (2) aperas apud kelkaj infanoj asistataj de la Institucio en San-Paŭlo; (3) vizitas la Mandalon, unu el la ĉambroj de la Templo de Bona Volo, en Braziljo; kaj (4) partoprenas en la Mobilizo por Civitaneco kaj Sano, de LBV, en Rio-de-Ĵanejro.

En la okazo, la reprezentanto de UN rakontis al Paiva Netto pri la ĝojo konatiĝi kun la laboro realigata de Legio de Bona Volo. Unu aspekto vekis lian atenton, nome la fakto, ke la Verko starigas siajn filiojn en lokoj ekstreme mankhavaj kaj postulantaj grandajn zorgojn rilate sanon kaj edukadon. Kiel ekzemplo estis menciata la Eduka, Klereca kaj Komunuma Centro de LBV en la ĉefurbo Rio-de-Ĵanejro, kiun li vizitis sabate matene, okaze de la Mobilizo por Civitaneco kaj Sano.

  • Foto: Vivian Ribeiro
Fasado de la Eduka, Klereca kaj Komunuma Centro José de Paiva Netto, en Rio. En la loko, li povis konstati la bonkvalitan asiston ofertatan ĉiutage al infanoj kaj junuloj el la apudaj malriĉaj komunumoj: faveloj Guarda, Jacarezinho, Parque Evereste, Nova Brasília, Manguinhos, Parque União, Del Castilho, Complexo do Alemão, Águia de Ouro kaj Comunidade de Escol. Impresis lin ankaŭ la fakto, ke Legio de Bona Volo helpas ĉiumonate, nur en tiu filio de la Institucio, pli ol 2 mil familiojn.

Aludante al la oportuna observo de la reprezentanto de UN, la ĵurnalisto Francisco Periotto, ĝenerala asistanto de la prezidantejo de LBV, reliefigis la iaman decidon de Paiva Netto al la administrantoj de la Institucio, por ke ili konstruu la sociedukajn filiojn de Legio de Bona Volo en regionoj kiuj gastigas la malriĉan popolamason loĝantan en la urbaj centroj, ĉar la ĉefgvidanto de LBV ĉiam konsideras, ke la popolo ricevu pintan asistadon kun kiel eble plej bona kvalito.

Vizitu, entuziasmiĝu kaj helpu al LBV! En Rio-de-Ĵanejro, la Eduka, Klereca kaj Komunuma Centro José de Paiva Netto situas ĉe Av. Dom Hélder Câmara, 3.059 — Del Castilho. Por pliaj informoj, telefonu al: (+55 21) 2501-0247.

Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva