- Foto: Reprodução

- Libro "Em Pauta" (Sur la Tagordo) de aŭtoreco de la ĵurnalisto kaj verkisto Paiva Netto.
Salvador, Brazilo — La junulino je plej bona aĝo, Dalva Ferreira Salles de Freitas, kunlaboranto de
Legio de Bona Volo (LBV), ne sukcesis bremsi tioman ĝojon ĉe ricevo de unu el siaj datrevenaj donacoj. Okaze de sia 92-jariĝo, ŝi gajnis la libron
Em Pauta (Sur la Tagordo) de aŭtoreco de la ĵurnalisto kaj verkisto
Paiva Netto. Ŝi ricevis ankaŭ de LBV mesaĝon pro la omaĝo-dato.
Kortuŝita, ŝi sendis leteron al LBV. "Kun tre granda ĝojo mi konfirmas la ricevon de la mesaĝo de LBV okaze de mia datreveno, omaĝo kiu montras la altan estimon, per kiu tiu institucio honoras tiujn, kiuj tiel modeste partoprenas en Verko tiel meritoplena."
La kolekto da artikoloj publikigitaj en centoj da enlandaj kaj alilandaj ĵurnaloj, raportantaj pri plej variaj temoj laŭ spirita vidpunkto, tuŝis la animon de Dalva.
Pluraj pecoj el la verko notinde eĥadis en ŝia koro. Tamen la frazo "konstrui dum la tuta vivo la eternecon" altiris ŝian atenton. Per tralego de tiu tekstoparto, ŝi sukcesis revigligi en siaj pensoj ĉiujn defiojn jam travivitajn. Tiel ŝi plu raportis: "La frazo revokita en tiu ĉi libro, kiu iel reprezentas mian vivon post 92 plenaj jaroj, estas efektiva motivo por edifa lernado, ĉar semoj estas faritaj por burĝoni kaj senĉese fruktodoni".
Tiuj momentoj dum kiam ŝi legis la libron de Paiva Netto, ŝi havigis al si multajn instruojn, invitante ŝin mediti pri la temoj tie pridiskutataj. "Eĉ atinginte nur la paĝon 96, mi jam povas rikolti verajn instruojn kaj admiri kun justeco vian saĝecon kaj distingecon", ŝi reliefigis en la letero.
Fine de sia raporto, Dalva deziris siajn plej sincerajn vibradojn al LBV. "Ke la Amo tiel bone uzata por estigo de tiu benata Legio plu ricevu de
Jesuo la subliman influon de Lia Amo (...). Sincere dankema, Dalva Fereira Salles de Freitas."
Esperantigita de Joseo Tenorjo
Revizio de Maria Aparecida da Silva