Sur la kampo de la komunikado, Paiva Netto kreis al
Super Rede Boa Vontade de Rádio (Supera Reto Bona Volo en Radio), dissendante satelite pere de dekoj da radistacioj kaj interrete (
www.redeboavontade.com.br) diversteman programaron konsistantan el muziko, sporto, informoj, ekumenaj mesaĝoj, predikoj pri la Evangelio Apokalipso de Jesuo kaj ĉiuhoraj Preĝoj, dediĉataj al la spirita konsolo de la aŭskultantaro.
Paiva Netto ankaŭ kreis la
Rede Mundial ─
A TV da Educação com Espiritualidade (Monda Reto ─ TV de Eduko kun Spiriteco) (www.redemundial.com.br), dissendo-stacio kun pluraj edukaj kaj kulturaj programoj, kiuj kunlaboras por plibonigo de la socia stato en Brazilo. Inter ĝiaj elsendaĵoj la programoj Ni Parolu kun Dio kaj Paiva Netto, inter aliaj, portas al publiko informojn pri la plej freŝaj realigoj de LBV, en nacia kaj internacia skaloj. Neniom da antaŭjuĝoj pri raso, socia kondiĉo, religio aŭ filozofio. La Religio de Dio praktikas la Politikon de Dio – la Politiko por la Homo kaj lia eterna Spirito ─, kiu ĉiam respektas kaj altigas la homojn.