Komponisto

La komponisto kaj muzikproduktisto Paiva Netto estis  lernanto de profesoro Homero Dornelas (1901-1990), kiu siavice estis asesoro de la elstara brazila muzikreĝisoro kaj komponisto Villa-Lobos (1887-1959). Paiva Netto verkis la Marŝon de Soldatetoj de Dio, kiun unuafoje, en 21/4/1960, interpretis knaboj flegataj de Instituto São Judas Tadeu, en Rio-de-Ĵanejro, kie li volonte kunlaboris. Tiu prezento estis omaĝo al la urbo Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, kiun Prezidento Juscelino Kubitschek (1902-1976) inaŭguris en tiu sama tago.

Aŭskultu kelkajn komponaĵojn de Paiva Netto:

Inter liaj pluraj agadoj, li estis zorganto pri son-efektoj por la radioprogramoj de la karmemora fondinto de Legio de Bona Volo (LBV), la radiokronikisto kaj poeto Alziro Zarur (1914-1979), kio pli rafinis lian muzikan aŭdpovon. Malgraŭ lia ekstrema sindediĉo al la idealo de Bona Volo, lia ligo al muziko ne perdiĝis.

Lia unua sukcesa verko, omaĝo al la popolo de subŝtato Bahia, per la sondisko nomata Negrada – Jesus, o Grande Libertador! (Nigrularo – Jesuo, la Granda Liberiganto!), en 01/04/1983, Saŭvador/BA, vendiĝis je 100 mil ekzempleroj, kio tiutempe estis elstara atingo, se temas pri erudicia muziko, en Brazilo. Dudek naŭ tagojn post sia apero, tiu verko estis prezentita sur la podio de Municipa Teatro de Rio- de-Ĵanejro sub gvidado de la respektata reĝisoro Isaac Karabtchevsky. Pri tiu komponaĵo, la orkestrestro, tiam direktanto de la Brazila Simfonia Orkestro, diris: “La komponaĵo surprizis min pro la ritma karaktero kaj samtempe pro la frapanta kontrasto inter ritmo kaj melodio. Ĝi estas verko vere tre inspirita. Ni strebas traduki la lingvaĵon de José de Paiva Netto por la granda Simfonia Orkestro. (...) Ni estis ravitaj pro la maniero kiel li sukcesis traduki per muziko sian tutan gradon de sentemeco.”

Publiko plenplenigas la Municipan Teatron de Rio-de-Ĵanejro por spekti la 3-an Koncerton de LBV pri Klasikaj Muzikoj. Reliefe, post la granda koncerto sub la direktado de Karabtchevsky, kiu aperas flanke de Paiva Netto, la gvidanto de LBV mansignas al la  ĉeestantaro. 

La debuto de Negrada – Jesus, o Grande Libertador! okazis kun muzikaranĝo de instruisto Darcy Augusto Malheiros (1923-2012), kaj por la koncerto fare de Brazila Simfonia Orkestro, la orkestraranĝon plenumis la reĝisoro Osman Giuseppe Gioia. Poste, en Bulgarujo, Eŭropo, oni sonregistris ĝin laŭ orkestraranĝo de Alexander Yóssifov sub gvidado de la reĝisoro Ricardo Averbach, elstara disĉiplo de la fama Vladi Simeonov.

Ekde la jardeko post 1980, liajn komponaĵojn oni prezentis en Bel-Horizonte/MG, Braziljo/DF, Kuritibo/PR, Florianopolo/SC, Nov-Petropolo/RS,  Porto-Alegro, Rio-de- Ĵanejro/RJ, Saŭvador/BA, San-Paŭlo/SP kaj en aliaj urboj. Lia plurtema repertuaro enhavas verkojn dediĉitajn al la Plej Sankta Maria kaj aliaj muzikaĵoj omaĝe al Brazilo kaj ĝiajn subŝtatojn. Oni elstarigu la koncertojn okazintajn en la jaro 2000, unuafoje kun socihelpa intenco en Bulgarujo, produktitajn de la reĝisoro José Eduardo de Paiva kaj gviditajn de Bedros Papazian.

De la jaro 1987 ĝis 1990, per Kultura LBV, Paiva Netto antaŭenigis la Projekton Antares “Klasikaĵoj por la Popolo”, prezentitan de la Simfonia Orkestro de Legio de Bona Volo, kreita de li.

Projekton Antares “Klasikaĵoj por la Popolo”

Oni emfazu pri lia kunlaborado kun la reĝisoro Almeida Prado (1943-2010), kun kiu li verkis la Simfonion Apocalipse (1987), bazitan sur la temaro pri la Simfonia Poemo Argentino, kiun Paiva Netto komponis en la 1980-aj jaroj. La versojn de la korusa movado verkis Mário Frigéri. La internacia debuto de tiu simfonio okazis en 21/10/1989, okaze de inaŭguro de la Templo de Bona Volo, en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, antaŭ ĉirkaŭ 50 mil homoj. Sub reĝisorado de Achille Picchi, tiu verko estis interpretita de la Simfonia Orkestro de Nacia Teatro Claudio Santoro kaj la Ekumena Koruso Bona Volo, kies solistoj estis Victoria Kerbauy (soprano) kaj Francisco Frias (baritono).

Carlos Moreno

Simfonia Orkestro de Nacia Teatro Claudio Santoro

Kune kun la renoma bulgara orkestrestro kaj komponisto Alexander Yóssifov, Paiva Netto komponis la Koncerton por Piano kaj Orkestro n-ro 2, laŭ C-maĵora. Ravita pri la melodia riĉeco de la brazila komponisto, Yóssifov verkis orkestraranĝon, kiel operenkondukon, por la komponaĵo Negrada — Jesus, o Grande Libertador!. Li ankaŭ enmuzikigis por okestro la kvin el la komponaĵoj de Paiva Netto — A Santa Catarina; Ave, Maria! Mãe de Jesus; Divertimento nº 1 (bailarico); O Canto da Mata kaj Alegria em Santa Catarina, kaj ilin organizis kiel suiton por kordorkestro: Aquarius – A Dança dos Mundos. Ili ĉiuj furore vendiĝis.

Tiuj komponaĵoj estis sonregistritaj inter 1989 kaj 1993 en la patrolando de Pancho Vladiguerov. La Simfonio Apokalipso estis interpretita de la Orkestro kaj Miksa Koruso de la Nacia Radio de Sofio akompane de la solistoj Valery Popova (soprano) kaj Georgi Petkov (baritono). Kune kun la sama orkestro, la Koruso de la Nacia Akademio de Sofio kaj la premiita pianisto Svetoslav Karparov partoprenis en la Koncerto por Piano kaj Orkestro n-ro 2. Kaj en la Suito Akvario — La Danco de la Mondoj partoprenis la premiita violonisto Angel Stankov kaj la Orkestro de Ĉambro-Ludistoj de Sofio. Ĉiujn el ili konduktis la orkestrestro Ricardo Averbach.

Paiva Netto skribis ankaŭ la Oratorion La Mistero de Dio Revelaciita, kies fina movo estis interpretita en 2000 en la novjorka sidejo de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj,  Usono, fare de la Ekumena Koruso de Bona Volo, unua brazila koruso prezentinta en UN. La Oratorio markas novan ciklon en lia komponado. La verko por koruso kaj orkestro estis registrita en ses lingvoj (angle, france, germane, hispane, itale kaj portugale). Ĝia portugala versio superis la antaŭviditan kvanton da 550 mil kopioj venditaj, per kio ĝi konkeris la duoblan platendiskon kiel premion. Verkita en Portugalujo, en la subŝtatoj Rio-de-Ĵanejro, Suda Riogrando kaj Braziljo (1998), sub inspiro de la genia Villa-Lobos, ĝi registriĝis kun interpretado de la Simfonia Orkestro de Sofio kaj de la Nacia Filharmonia Koruso "Svetoslav Obretenov", de Bulgarujo, akompane de la solistoj Nina Marinkova (soprano), Sonia Tsoneva (kontralto) kaj Svilen Rajtchev (baritono), sub direktado de la orkestrestro Ricardo Averbach kun muzikaranĝo de la orkestrestro kaj Legiano Vanderlei Pereira.

En la 20-a de junio 2006, naŭ tagojn antaŭ ol kompletigi 50 jarojn da laborado ĉe LBV, lin omaĝis la estraro de la centjara Theatro São Pedro, en urbo Porto-Alegro, fare de la  kulturentreprenisto Eva Sopher, okaze de Kulturvespero Emocioj kaj Rememoroj, kaj tiu evento gravuriĝis en la historio de tiu Domo. Liajn melodiojn prezentis la Ĉambra Orkestro de Teatro São Pedro kaj Ekumena Koruso Bona Volo, sub gvidado de la reĝisoro Antônio Carlos Borges Cunha. Ankaŭ en urbo Nova Petropolo, alia urbo de Rio Grande do Sul, oni prezentis verkojn de la aŭtoro, en la jaro 2006.

Clayton Ferreira

Supre, ĝenerala vidaĵo de la Ĉambra Orkestro de la Teatro São Pedro kaj de la Ekumena Koruso de Bona Volo, dum la koncerto. En la malsupra bildo, Paiva Netto prelegas sur la podio de la Kulturdomo de Porto-Alegro, kies amfiteatro hompleniĝis.

Laŭlonge de la jaroj, liaj muzikverkoj ricevis komentojn de renomaj reĝisoroj, komponistoj kaj muziko-kritikistoj, nome Dorival Caymmi (1914-2008), Ricardo Cravo Albin, Francisco Mignone (1897-1986), Ricardo Averbach, José do Espírito Santo (1927-2005), Hélio Rosa kaj Alexander Yóssifov. La muzikverkaro de Paiva Netto, kiu disvendiĝis je milionoj da ekzempleroj, estas vekinta pli kaj pli la intereson de la novaj generacioj.

Konu kelkajn el la komponaĵoj de Paiva Netto:

— A Encarnação do Verbo de Deus | La Enkorpiĝo de la Verbo de Dio
— A Face de Deus é o Amor | La Vizaĝo de Dio estas Amo
— A Santa Catarina | Al Sankta Katarino (brazila subŝtato)
— Alegria em Santa Catarina | Ĝojo en Sankta Katarino
— Amar com o Amor de Deus — "Com saudade, à minha querida mãe, Idalina Cecília, que me ensinou a amar" | Ami per la Amo de Dio — "Sopire al mia kara patrino, Idalina Cecília, kiu instruis min kiel ami"
— Amor Solidário Divino | Dia Solidara Amo
— Ao Coração de Jesus | Al la Koro de Jesuo
— Aos que se amam Valsa | Al tiuj reciproke sin amantaj — Valso
— Ave, Maria Mater Jesus | Saluton, Maria Patrino de Jesuo (dediĉata al Brazilo)
— Ave, Maria! | Saluton, Maria! (dediĉata al la loĝantaro de la brazila ĉefurbo)
— Ave, Maria, Cheia de Graça | Saluton, Maria, Graco-Plena (dediĉata al la loĝantaro de San-Paŭlo)
— A visão do livro selado com sete selos e a do Cordeiro de Deus | La vizio de la sigelita libro kun sep sigeloj kaj  tiu de la Ŝafido de Dio
— Canção do Amor Materno | Kanto de la Patrina Amo
— Cântico Suave | Milda Kantiko
— Canto ao Paraná | Kanto al Paranao (brazila subŝtato)
— Carrossel | Karuselo
— Dança dos Soldadinhos de Deus | Danco de la Soldatetoj de Dio
— Deus é a minha Força | Dio estas mia Forto (interludo)
— Deus é a minha Força | Dio estas mia Forto
— Divertimento n-ro I (Bailarico) | Divertimento n-ro I (laŭ la portugala folklora danco 'Bajlariko')
— Divertimento n-ro II | Divertimento n-ro II
— Divertimento n-ro III | Divertimento n-ro III
— É Natal de Jesus | Estas Kristnasko de Jesuo
— Emmanuel Adolfo
— Eu vos escolhi | Mi vin elektis
— Goiás | Gojaso (brazila subŝtato)
— Graça, meu amor! | Graça, mia amo! (dediĉata al Maria das Graças Paolotti)
Jesús há de venir | Jesuo nepre venos (tango)
— Jesus já vem! | Jesuo jam venas!
— Jesus, o Alimento dos Povos | Jesuo, la Nutraĵo de la Popoloj
— Jesus, o Libertador Divino | Jesuo, la Dia Liberiganto
— LBV é Jesus | LBV estas Jesuo
— Lucimara vai ter um bebê | Lucimara naskos bebon (dediĉata al lia edzino, Lucimara Augusta)
— Marcha dos Soldadinhos de Deus | Marŝo de la Soldatetoj de Dio
— Maria e seu Sagrado Manto | Maria kaj ŝia Sankta Mantelo
— Negrada Jesus, o Grande Libertador! | Nigrularo – Jesuo, la Granda Liberiganto!
— Noturno em mi menor | Nokturno en mi minora
— Canto da Mata | Arbara kanto
— Oratório O Mistério de Deus Revelado | Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita
— Poema Sinfônico Argentina | Simfonia Poemo Argentino
— Pra deixar de ser escravo | Por ke oni lasu esti sklavo
— Raio de Sol | Sunradio (dediĉata al Lucí Andréa)
— Sem mim, nada podereis fazer | Sen mi, nenion vi povos fari
— Villalobianas nº 1 | Vilalobianaj n-ro 1 (omaĝo al la genia Heitor Villa-Lobos)

Disko-kolekto

(2004) Aos que se amam | Al tiuj reciproke sin amantaj —  diskeldonejo Som Puro Records (KD)
(2003) A Face de Deus é o Amor | La Vizaĝo de Dio estas Amo — diskeldonejo Som Puro Records  (KD)
(2000) Jesus – O Pão das Almas | JesuoLa Pano de la Animoj diskeldonejo Som Puro Records (KD)
(1999) Para ter Tranquilidade | Por havi Trankvilecon — diskeldonejo Som Puro Records (KD)
(1999) Oratório O Mistério de Deus Revelado — Série Gold  | Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita — Serio Oro (registrita en Bulgarujo) Simfonia Orkestro de Sofio; Nacia Filharmonia Koruso "Svetoslav Obretenov"; solistoj: Nina Marinkova (soprano), Sonia Tsoneva (kontralto) kaj Svilen Rajtchev (baritono) – diskeldonejo Gega/Som Puro Records (KD)
(1998) Oratório O Mistério de Deus Revelado | Oratorio La Mistero de Dio Revelaciita (registrita en Brazilo) — diskeldonejo Som Puro Records (KD)
(1993) Abertura Negrada — Jesus, o Grande Libertador! & Concerto para Piano e Orquestra | Enkonduko NigrularoJesuo, la Granda Liberiganto! kaj Koncerto por Piano kaj Orkestro — diskeldonejo Gega/Som Puro Records (KD)
(1993) Suíte Aquarius — A Dança dos Mundos | Suito Akvario  La Danco de la Mondoj — diskeldonejo Som Puro Records (KD)
(1990) Apocalypse Symphony | Simfonio Apokalipso, registrita en Bulgarujo — Orkestro kaj Koruso de la Nacia Radio de Bulgarujo — Solistoj: Valery Popova (soprano) kaj Georgi Petkov (baritono)  – diskeldonejo Gega/Som Puro Records (KD)
(1987) Orquestra de Câmara LBV Interpreta Paiva Netto | Ĉambra Orkestro de LBV interpretas komponaĵojn de Paiva Netto – (vinildisko)
(1985) Poema Sinfônico Argentina | Simfonia Poemo Argentino — (kasedo)
(1983) Ao Coração de Jesus | Al la Koro de Jesuo — (vinildisko)
(1983) Negrada — Jesus, o Grande Libertador! | Nigrularo — Jesuo, la Granda Liberiganto! — (vinildisko)