Edukisto

Kiel estro de Legio de Bona Volo ekde 1979, li multobligis programojn por Homa, Socia kaj Eduka Elvolvado en la Institucio, per ĝiaj modellernejoj, kiuj taŭgas por pli grandaj projektoj, al kiuj li sin dediĉas de longa tempo: reedukado kun Ekumena Spiritualeco, efektivigata per Pedagogio de Amo kaj per Pedagogio de Ekumena Civitano.

Temas pri edukpropono kreita de Paiva Netto, kies metodon oni sukcese aplikas ĉe la instru-reto kaj ĉe sociedukaj programoj de Legio de Bona Volo, en Brazilo kaj en eksterlando, pere de lernejoj; hejmoj por infanoj, junuloj kaj maljunuloj; Komunumaj kaj Edukaj Centroj; kaj sportaj kaj kulturaj centroj. Ambaŭ Pedagogioj “havas kiel fundamentojn la valorojn, kiuj devenas de Frata Amo, alportitajn sur la Teron de pluraj lumaj homoj, precipe Jesuo, la Ekumena Kristo, la Dia Ŝtatestro”, laŭ aserto de Paiva Netto. Ĉe Pedadogio de Amo, oni fokusas infanojn ĝis 10-jarajn, per kunigado de sentemo al lernokapabla elvolviĝo de la etuloj, tiel ke karesemo kaj amemo marku la tutan konon kaj la etosojn en ilia vivo, inkluzive de la lernejo. Pedagogio de Ekumena Civitano direktiĝas al edukado de adoleskantoj kaj plenkreskuloj, tiel ke la homo pretu vivi Ekumenan Civitanecon, surbaze de plena praktikado de tutplaneda Solidareco. Ĝi havas kiel standardon la Novan Ordonon de Jesuo, la Ekumena Kristo: “Vi amu unu alian, kiel Mi vin amis. Nur per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj. Neniu havas Amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian Vivon por siaj amikoj.” (Evangelio, laŭ Johano, 13:34 kaj 35 kaj 15:13).

Daŭra klopodado flanke de la estro de LBV, por disponigi al la plej senhavaj tavoloj de la socio Edukadon, kiu karakteriziĝas per kunigo de instruado al Ekumena Spiritualeco estas, laŭ analizo de Profesoro Arnaldo Niskier, eksprezidanto de Brazila Akademio de Beletro (ABL), “ia rimarkinda penado. Paiva Netto nuntempe alportas tute novan instrumetodologion, kiu bezonas fakajn instruistojn, kiuj ne facile troviĝas en nia medio, kaj do oni devos prepari ilin ene de originala, revolucia sistemo, laŭ pedagogia vidpunkto”.

La disvastiĝo de tia entrepreno faris, ke la karmemora ĵurnalisto Ibrahim Sued (1929-1995) elektis Paiva Netto por intervjuo pri la tendencoj de Edukado, kaj tiu estis la lasta granda ĵurnalraporto en la longa kaj sukcesa kariero de Ibrahim, kiun oni konsideras kiel pioniron de sociĵurnalismo en Brazilo, ĉar li intervjuis malmultajn, sed elstarajn homojn, interalie la usonan Prezidenton John Kennedy (1917-1963), Papon Paŭlo la VI-a (1897-1978) kaj, okaze de la inaŭguro de la urbo Brazilja, Prezidenton Juscelino Kubitschek. Pedagogion de Ekumena Civitano laŭdis famaj homoj en la tuta mondo, kiuj ĉeestis la Kunsidon de la Altranga Stabo de Ekosok, kiu okazis ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo (Svisujo), en julio 2007. Tiam, la Direktoro de Departemento de Forigo de Malriĉeco en la Ministerio de Ekonomia Planado kaj Socipovigo, en Tanzanio, Anna Mwasha, diris:

“LBV faras belegan laboron, precipe por certigi, ke infanoj ricevu altkvalitan, altvaloran Edukadon. Tiuj estas neordinaraj valoroj, kiuj elvolvas ilian cerbon kaj ilian koron. En estonta tempo, tiuj infanoj grave influos en la socio, komplete ŝanĝos ĝin kaj starigos Pacon ĉie. Ĉi tio tre emociigis min. En plej evoluintaj landoj, oni multe parolas pri plibonigo de Edukado, sed mi komprenas, ke LBV batalas precipe por formi la karakteron de infanoj per valoroj kiel Amo, kaj trankviligi ilin, konsciigi ilin. Edukado surbaze de tiaj valoroj povas tute ŝanĝi socion, pacigi homojn, kaj tiel plibonigi la tutan mondon. De tio venas la simbolo de LBV, kiu montras bluan koron. Tiu simbolo multon signifas, ĉar ĝi signifas Amon, ĝi estas tutmonda simbolo. Kaj se oni havas Amon, tiam Paco ĉeestas, evoluo ĉeestos. Pro tiaj etaj aferoj vi povos spirite – kaj eĉ intelekte – esti solidaraj kun aliaj homoj. Do, eĉ se oni havas malmultajn rimedojn, se oni havas Amon, tiam eblas esti solidara kaj alporti evoluon al multaj homoj.”